[Esperanto] Silesia 2008

Cyprych Sebastian Sebastian.Cyprych at telekomunikacja.pl
Wed Oct 10 11:24:43 CEST 2007


Saluton cxiuj.

De 1 gxis 10 de auxgusto 2008, en Pollando okazos internacia Tendaro
de Mezeuxropaj Skoltoj Silesia 2008 "Malkovru novan mondon".

Polaj reprezentantoj de SEL dum sia unua kunveno en Poznań (2007-09-22)
decidis ke organizo de programo pri Esperanto dum la tendaro estas la plej
grava tasko por jaro 2008.

La 11-an de septembro 2007 estis sendita oficiala demando pri ebleco de tia
agado.
La 25-an de septmebro venis jesa respondo, kaj jen ni komencas informadon
pri tiu cxi evento.

La oficiala (jam baldaux iom sxangxita kaj tradukita esperanten) TTT-pagxaro
trovigxas cxe http://www.silesia2008.zhp.pl/, kaj jen traduko de la nuna
versio:

------------------------------


  Cxefa pagxo
  ===========

Skolto! Skoltino!

Ni tutkore invitas partopreni en

Tendaro de Mezeuxropaj Skoltoj
Silesia 2008 "Malkovru novan mondon"

La tendaro okazos en Pollando en Skolta Centro en Chorzów.

Se vi volas travivi neforgeseblan aventuron, ekkoni grandiozajn homojn
kaj misteran silezian regionon, kaj amikeco, frateco kaj servo ne estas por
vi malpropraj
la Silesia 2008 estas gxuste por Vi ...

De 1 gxis 10 auxgusto 2008 jaro estos tempo de neforgesebla aventuro, kiun
ni tra-
vivos en silezia skolta urbeto - Vi ne povas manki tie.

Kio: IX Tendaro de Mezeuxropaj Skoltoj Silesia 2008 "Malkovru novan mondon"

Kie: Chorzów, Pollando

Kiam: 1-10 de auxgusto 2008

Por kiu:
partoprenontoj estas geskoltoj 10-17 jaragxaj;
internacia serv-teamo (IST) - plenagxaj geskoltoj.

Kiom da: Partoprenontoj - 90 EUR, IST - 30 EUR

Kiu estas invitata: VI!


  Silesia dum la Jxamboreo kaj la tendaro en Kielce
  =================================================

Jes, ni cxeestis ilin! kaj la Mondan Jxamboreon apud Londono
kaj la tendaron de ZHP en Kielce. Kaj cxie ni renkontadis tiujn,
kiuj volas partopreni en Silesia kaj helpi en gxia preparado.
Dankon pro cxiuj vortoj de apogo, konsiloj kaj sugestioj - ni esperas,
ke kune kun Vi ni sukcesos prepari neforgeseblan skoltan aventuron!


  Aktualajxoj
  ===========

La tendaro Silesia 2008 estas jam IX Tendaro de Mezeuxropaj Skoltoj.
Gxi estas dauxrigo de internaciaj renkontigxoj organizataj
de skoltaj organizoj el meza Euxropo, kunigitaj
en Internaciaj Skoltaj kaj Skoltinaj Organizoj (WOSM kaj WAGGGS).

	La unua tia renkontigxo estis Ralio de Slavaj Skoltoj en Praho
	(Cxehxujo, 1931 j.). Sekvaj estis: ralio en Spała (Pollando,
	1935 j.) kaj ora "Fenikso" (Praho - Cxehxujo, 1991 j.), "Eurocor"
	(Žarnovica - Słovakujo, 1998 j.), "San" (Sanok - Pollando, 1999 j.),
	"Carpathia" (Csobanka - Hungarujo, 2001 j.), "Tatracor" (Tatrzańska
Łomnica
	- Slovakujo 2004 j.) kaj "Orbis" (Cxehxujo, 2006 j.).

	La sekva - jubilea (deka) Tendaro de Mezeuxropaj Skoltoj
	okazos en 2010 jaro en Hungarujo.


  Programo
  ========

Moto de la Silesia 2008 tendaro estos la vokvorto "Malkovru novan mondon",
tial
la tuta skolta renkontigxo estos unu granda esplora ekspedicio.
Kadre de 6 programblokoj ni malkovrados:

- skoltismon
- novajn kapablojn
- Silesion
- alian homon
- tradicion
- akvan mondon


  Por medioj
  ==========

Kontakto kun tendara estraro:

Marcin Jurkowski - estro

posxtel. +48 (604) 078131,
tel. +48 (32) 2586996,
faks. +48 (32) 2599110

ret-posxto: marcin.jurkowski at slaska.zhp.pl


  Estraro
  =======

Estro:
ssm. Marcin Jurkowski

ret-posxto: marcin.jurkowski at slaska.zhp.pl,
posxtel. +48 (604) 078131

Anstatauxanto por organizaj aferoj:
ssm. Robert Duda

ret-posxto: robert.duda at slaska.zhp.pl

Anstatauxanto por programaj aferoj: 
ssm. Agnieszka Pospiszyl

ret-posxto: pospiszyl at gmail.com,
posxtel. +48 (508) 371020


  Kontakto
  ========

ret-posxto: silesia2008 at zhp.pl

Korespondadreso:

Chorągiew Śląska ZHP,
ul. Korfantego 8,
40-004 Katowice,
faks. +48 (32) 2599110

------------------------------

Estas ankoraux multe da tempo (la rekrutigxo komencos oktobre),
tial pripensu cxu vi volas partopreni kiel
ano de instruistaro (kondicxo: skolto pli ol 18 jaragxa)
aux kun via skolta grupo (kondicxo: skoltoj 10-17 jaragxaj ne nepre el meza
Euxropo).

La kono de angla lingvo cxe instruistoj estas bonvena (cxar organizantoj
faris
gxin oficiala lingvo de la tendaro kaj multaj informoj aperos tiulingve).

Laux faritaj interkonsentoj, estas bezonataj gxis 4 instruistoj kiuj
kapablas
instrui esperanton al 10-17 jaragxaj skoltoj je baza nivelo.
Cxar la tendaro estas internacia, estas plej oportune se instruistoj estu
plej eble ekster Pollando.

Konsideru, cxu vi ne volus veni aux kun sia grupo aux kiel membro de IST.
La pertoprenkosto estas vere malgranda!
Diskonigu la informon inter aliaj geskoltoj - ecx se vi ne volos veni
kiel esperantaj skoltoj, eble aliaj venos por gxui internacian etoson.

Amike

------------------------------
Sebastian Cyprych




More information about the Esperanto mailing list