[Esperanto] Enketo por lernejo
Guido Ricci
ulivo.diritto at gmail.com
Tue Oct 30 15:13:31 CET 2007
Saluton karaj gesamideanoj,
mia edzino instruas "interkulturon" en belga lernejo.
Lastatempe sxia vinstruobjekto estas la fabeloj de Esopo.
Esopo estis antikva greka verkisto.Liaj moralaj fabeloj estas poste
reverkitaj de la romia Fedro, kaj de la franca La Fontaine.
El la plei konataj fabeloj de Esopo estas:
La vulpo kaj la vinberoj,
La cikado kaj la formiko.
Cxu vi povas helpi nin dirante kiom tiuj fabeloj (au aliaj de Esopo)
estas konataj en via lando?
Dankon,
Guido
--
Guido Ricci
Gxenerala Sekretario
Skolta Esperanto Ligo
www.esperanto.org/skolta
More information about the Esperanto
mailing list