[Esperanto] [skolta-esperanto-ligo] 100-jariĝ o de skoltismo en teritorio de Polujo - ekspliko
Guido Ricci
ulivo.diritto at gmail.com
Mon Sep 7 14:47:53 CEST 2009
Dankon Sebastian pro tiuj klarigoj pri la situacio en Pollando.
Mi iom sciis pri la ekesto de ZHR.
Sxajnas al mi ke ZHP ne havas specialajn kialon por elekti 1910 nek
ZKR por elekti 1911.
Ambau datoj estas iomgrade defendeblaj, sed neniu el ili havas
specialan signifon por unu asocio pli ol por la alia.
Do bedaurinde la kialo de la malsamaj elektoj estas ke oni intencis
festi aparte.
Gxis,
Guido
2009/9/7 Sebastian Cyprych <scy at epf.pl>:
> Saluton
>
> Mi skribis antaŭ nelonge, ke en 2010 kaj 2011 okazos ĵamboreoj okaze de 100-jariĝo de skoltismo en teritorio de Polujo. Tie mi volas skribi kial estas du datoj.
>
> ---------------------------
> En Pollando, Pola Skolta Asocio (pole: ZHP-Związek Harcerstwa Polskiego) (www.zhp.pl)
> festos 100-jariĝon de skolta movado en Pollando en jaro 2010, dum
> Skolta Asocio de Pola Respubliko (pole: ZHR-Związek Harcerstwa Rzeczypospolitej) (www.zhr.pl)
> festos la saman datrevenon en jaro 2011. Tio konfuzas eĉ skoltojn en
> Pollando, tial mi decidis ekspliki, kial tiuj datoj diferencas.
>
> La informoj devenas ĉefe de la TTT-paĝo:
> Narodziny harcerstwa (http://pl.wikipedia.org/wiki/Ruch_skautowy_na_ziemiach_polskich)
>
> Por komenco de pola skolta movado, oni povas akcepti jaron 1910, kiam
> Andrzej Małkowski tradukas polen gvidlibron de Robert Baden-Powell
> "Scouting for boys" (kion li faras kiel puno pro malfruiĝo al ekzercoj
> de asocio "Zarzewie").
>
> Septembre 1910, lernantoj de la 1a gimnazio je la nomo de Sankta Anno en
> Krakovo, fondas grupon "Korvoj" (estris Władysław Smolarski).
> Ĝi estis la unua sukcesa kaj longedaŭra provo. Iom pli frue, somere 1910
> en Lvovo, Andrzej Małkowski fondas dekkelk-personan, somerferian grupon
> por knaboj (2 patroloj).
>
> Tiun ĝuste momenton elektis Pola Skolta Asocio, kiel ekeston de pola
> skolta movado.
>
> Tamen, Skolta Asocio de Pola Respubliko, por sia festado elektis alian
> daton.
>
> 26an de februaro 1911, dum kunveno de anoj de plej grandaj junulaj
> organizoj, deciditis fondo de skolta movado en teritorio de Polujo.
> 21an de majo 1911 naskiĝas Skolta Komando en Lvovo. La sekvan tagon
> Andrzej Małkowski ordonas fondon de unuaj skoltaj grupoj.
>
> Ĉio klaras? Sed ... kial estas du skoltaj asocioj?
>
> Dum socialisma reĝimo, en Pollando ekzistis nur unu laŭleĝa skolta
> asocio - ĝuste Pola Skolta Asocio. Post la politika ŝanĝo
> (fakte, jam iom pli frue sed tio ne tre gravas por la ekspliko), el ZHP
> foriris, kaj fondis propran asocion, multaj skoltoj, al kiuj ne plaĉis
> agado de ZHP dum la tempo de la reĝimo (mallonge dirante).
> Post multaj ŝanĝoj, tiu asocio eknomis sin Skolta Asocio de Pola
> Respubliko, kaj nuntempe estas la dua, laŭ nombro de siaj anoj, skolta
> organizo en Pollando.
>
> Bedaŭrinde, la du organizoj ne amas sin, kaj en plej afablaj momentoj -
> evitas sin. En tiuj malpli afablaj - foje eĉ klare kontraŭbatalas (unu
> el signoj estas, ke ZHP apartenas al WOSM kaj WAGGGS, dum ZHR - ne; la
> dua - ke ambaŭ preparas la apartajn solenaĵojn).
>
> Fakte, en multaj landoj ekzistas kelkaj skoltaj asocioj, ne nur en
> Pollando. Ja, eĉ la mondaj organizoj estas du: por viroj kaj por virinoj
> (tamen en polaj organizoj tia divido ne ekzistas, krom ke la grupoj
> konsistas el samseksuloj).
> Tio tute ne kongruas kun skoltaj idealoj (skolto estas frato al ĉiu alia
> skolto) sed tre ofte la organizoj ne scipovas, kaj eĉ ne volas, kunlabori.
> ---------------------------
>
> Eta rimarko - la Esperantaj tradukoj de la nomoj de la organizoj estas neformalaj
> (ne estas akceptitaj fare de la organizoj mem), tial mi uzas originalajn
> akronimojn.
>
> Skoltamike kaj eksplikeme ;)
>
> --
> Sebastiano
>
> ---------------------
> Panorama Internetu - prognoza pogody, poczta e-mail, SMS, wyszukiwarki: Gooru, Anonser, serwisy: randki, ogl oszenia, wakacje, program TV, Kina, muzyka, DVD, newsy, inne.
> http://www.panoramainternetu.pl/ (http://www.epf.pl/)
>
>
> ------------------------------------
>
> Yahoo! Groups Links
>
> <*> To visit your group on the web, go to:
> http://groups.yahoo.com/group/skolta-esperanto-ligo/
>
> <*> Your email settings:
> Individual Email | Traditional
>
> <*> To change settings online go to:
> http://groups.yahoo.com/group/skolta-esperanto-ligo/join
> (Yahoo! ID required)
>
> <*> To change settings via email:
> mailto:skolta-esperanto-ligo-digest at yahoogroups.com
> mailto:skolta-esperanto-ligo-fullfeatured at yahoogroups.com
>
> <*> To unsubscribe from this group, send an email to:
> skolta-esperanto-ligo-unsubscribe at yahoogroups.com
>
> <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
> http://docs.yahoo.com/info/terms/
>
>
--
Guido Ricci
Gxenerala Sekretario
Skolta Esperanto Ligo
www.esperanto.org/skolta
More information about the Esperanto
mailing list