[Esperanto] [SEL-Belgio] - Printempo-promenado - 28/04/2012
Stein Hautekees
stein.hautekees at gmail.com
Tue Apr 24 00:14:31 CEST 2012
Invito
Karaj gesamideanoj,
Ankaù cxijare nia tradicia Printempa Promenado okazos en la mezo de la
sezono, kvankam la vetero nuntempe ne estas vere printempa.
Kiomfoje ni jam organizis la skoltan promenadon, ni ne plu scias, tamen
ni prizorgos la necesajn ingrediencojn laù la deziroj de niaj klubanoj.
La distanco estos proksimume 5 kilometrojn kaj dumvoje ni certe ankaù
flegos la busxojn kaj la stomakojn de la partoprenontoj. Vi malkovros
denove tipan mangxajxon el iu belga regiono.
Ni ekveturos je la 13a horo malantaù la tinena stacidomo (Parkejo
Grijpenweg) kaj kune daùrigos la ekskurson al la stacidomo de Ezemaal.
Tie ni unue formarsxos kelkajn kaloriojn kaj poste denove plenigos la
malplenajn stomakojn. Eble tiu loko memorigas kelkulojn pri iama
promenado suficxe memorinda. Cxiel, se pluvos ni almenaù havos tegmenton
super la kapo. Do ne timu denove partopreni en nia printempa skolta
promenado.Kontaktu: Wim 0478/611.558 aù Stein 0484/086.012 aù rete
printempopromenado at sel-elgio.be ANTAÙ LA 25a de APRILO 2012.
Ni esperas bonvenigi vin amase,
Stein kaj Wim
www.sel-belgio.be
More information about the Esperanto
mailing list